La lingva superrealejo de Kriĉjo
Christian's Linguistic Surrealscape
Translation
- Need a professional translation? Vous avez besoin d'une traduction professionnelle? Ĉu vi bezonas profesian tradukon? -- Check out my new Translator Site (English, French, Esperanto)!
Constructed Languages
- Toki Pona! The Natural, Simple Language. Toki Pona is a cute, pidgin-like language designed to express basic human realities by reducing words and ideas to their most simple and universal meanings and avoiding unnecessary complexity. Inspired by the principles of Taoism and primitivism, the entire language has only 14 sounds and under 200 words.
Maldoror: A Pre-Surrealist Bible of Darkness
- MALDOROR (1868) by Lautréamont: My English translation of selected prose poems from this masterpiece of misanthropy. A nightmarish work of hallucinatory frenzy and lucid logic, an epic of good and evil. The illuminating and mystifying adventures of Maldoror, and his love-hate relationship with the reader, mankind, nature, and God. No single book has held a greater influence on the Dada and Surrealist movements which would follow a century later.
Literaturo tradukita: klasika
avangardismo kaj antikva saĝeco
- La kantoj de Maldoror (1868) de Lautréamont: La strangega majstroverko, kiu tiel forte inspiris al la superrealistoj kaj dadaistoj. Halucineska aro da prasuperrealismaj prozpoemoj, duonviziaj duonkoŝmaraj, pri la aventuroj de ia defalinta anĝelo, lia am-malama rilato kun la komplicigata leganto, la hipokrita homaro, la sovaĝa bestaro kaj pigra Dio. Biblio de mizantropio, de lucida frenezo, de logiko kaj mallogiko kiuj penetras la lingvon mem, de spitema adoleskanteco, de moralaj debatoj inter bono kaj malico. Estu tiel iluminata kiel perpleksigata de la mallumaj Kantoj de Maldoror. Pri ili diris André Gide: "Jen io, kio ekcitas min ĝisdeliro!" (Ĝis nun estas tradukitaj jam 11 strofoj.)
- La Daŭdeĝingo (Dao De Jing), aŭ la sankta skribo pri la Vojo kaj la Virto, estas fundamenta libro de Taoismo, filozofio kiu rekomendas simplan honestan vivon kaj neentrudiĝon en la naturan
fluon de okazoj. Oni atribuas la verkon al Laŭzi, Ĉino kiu vivis en la 3-a jarcento antaŭ Kristo. Profunda fonto de saĝeco kaj misteroj: oni povas ĝin legi aŭ en duonhoro aŭ dum tuta vivo. La taoismaj instruoj pri pasiva potenco ankoraŭ hodiaŭ
gvidas legantojn, kiuj serĉas la Vojon (Dao) mezan kaj harmonian inter ĉiuj ekstremoj de streĉiga vivo. (Ĝis nun estas tradukitaj jam 9 ĉapitroj.)
- Dadaismo de Kurt Schwitters. Jen mi prezentas kelkajn tekstojn (1922-25) de ĉi tiu germana frenezulo. Spertu dozon da dadaismo! La nihilisma artmovado fondita sur la principoj de hazardo, arbitreco, malracio, malkongruo kaj malrespekto de la akceptitaj kriterioj de estetiko.
- La première aventure célèste de Monsieur Antipyrine.Texte intégral de cette pièce dadaïste de Tristan Tzara.
Originala literaturo en
Esperanto
Distraĵoj, humuro kaj sciindaĵoj
Akadio kaj ties poetinoj
- Kio estas Akadio? Lernu pri mia patrio: eta franclingva
popolo ĉe la orienta marbordo de Kanado, kiu travivis
400 jarojn da izoliteco, subpremado kaj nekonateco. Ĉi
tie mi prezentas erojn el la akadia kulturo kaj gloras
akadiajn poetinojn, kies verkojn mi tradukis.
- France Daigle,
postmodernistino kies verkojn oni jam tradukis ankaŭ en
la anglan.
- Dyane Léger
naskiĝis de viro, kiu amis la arbaron, kaj de virino,
kiu amis la maron. Rajdante la sonĝon, ĉi poetino kaj
pentristino komunikas siajn intimajn fantaziojn: subtilan
brizon de ĉiutageco kaj superrealeco. Ŝi estas la unua
ina poeto publikigita en Akadio.
Recreational Linguistics
Chat / babilejoj
C'est moi!
Ĉi TTT-paĝaro estas la daŭra kreataĵo
de Christian Richard. Bv sendi komentojn, sugestojn, petojn,
amleterojn kaj mortminacojn al marrasku1978@yahoo.com.
Please send me your feedback.
Lasta ŝanĝo: aŭgusto 2001.