Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

akcentoj

4 views
Skip to first unread message

elisabteh

unread,
Oct 30, 2001, 10:29:17 AM10/30/01
to
saluton
mi deziras tajpi per komputilo longan tekston, sed mia komputilo ne povas
tajpi la akcentojn sur G aů J, gxi nur uzas latinajn literojn. Cxu ekzitas
metodon ?
dankon


Federico Zenith

unread,
Oct 30, 2001, 11:35:48 AM10/30/01
to
Saluton,
Se mi ne miskomprenas, vi volas tajpi per iu programo kiel Word. Do la plej
simpla ajxo estus elsxuti latin-3-tajpkodojn; Tiajn vi povas trovi cxe

http://digilander.iol.it/esperantovenezia/fonts.html ,

laste en la pagxo. Vi dovos do uzi tian kodon por tajpi vian dokumenton.
Okaze vi volus skribi en HTML por TTT-pagxon, vi povus preferi Unikodon, kiu
estas versxajne pli bona, cxar gxin apogas kaj Netscape, kaj Mozilla, kaj
Internet Explorer; la Latin-3 kodoj estas kompreneblaj nur al retfoliumiloj,
kiuj estas por tio modifitaj (legu: retfoliumiloj de interretemaj
esperantistoj).
La kodoj estas:

Cx Ĉ
cx ĉ
Gx Ĝ
gx ĝ
Hx Ĥ
hx ĥ
Jx Ĵ
jx ĵ
Sx Ŝ
sx ŝ
Ux Ŭ
ux ŭ

Amike,
-Federico

"elisabteh" <elis...@wanadoo.fr> ha scritto nel messaggio
news:9rmh1a$dc8$1...@wanadoo.fr...

michael farris

unread,
Oct 30, 2001, 12:29:56 PM10/30/01
to

elisabteh wrote:
>
> saluton
> mi deziras tajpi per komputilo longan tekston, sed mia komputilo ne povas

> tajpi la akcentojn sur G aù J, gxi nur uzas latinajn literojn. Cxu ekzitas
> metodon ?

Jes, ekzistas metodo, kiu tre, tre faciligas skribadon en esperanto,
uzu 'h' anstatau ^ (kun - inter kombinajhoj potenciale konfuzigaj
ekz. flug-haveno, ne-uzo ktp) . Tio propono eble chi tie ne estos
populara. Tro facila (esperantistoj terure shatas komplikigi la
aferon).

amike
-michael farris

Radovan Garabik

unread,
Oct 30, 2001, 12:47:55 PM10/30/01
to
elisabteh <elis...@wanadoo.fr> wrote:
: saluton

: mi deziras tajpi per komputilo longan tekston, sed mia komputilo ne povas
: tajpi la akcentojn sur G aù J, gxi nur uzas latinajn literojn. Cxu ekzitas
: metodon ?
: dankon

vi povas uzi post-x (kaj aliajn) metodon, kun programo konwert
(http://www.kki.net.pl/qrczak/programy/linux/konwert/)

filterm xmetodo-UTF8 -
kaj tajpu cx sx jx gx ux hx ....
se vi volas ISI-8859-3 kodon, tajpu:
filterm xmetodo-iso3 -

(vi _ne_ skribis kian operaciuman sistemon vi uzas :-))

--
-----------------------------------------------------------
| Radovan Garabik http://melkor.dnp.fmph.uniba.sk/~garabik |
| __..--^^^--..__ garabik @ fmph . uniba . sk |
-----------------------------------------------------------
Antivirus alert: file .signature infected by signature virus.
Hi! I'm a signature virus! Copy me into your signature file to help me spread!

dominik cornice

unread,
Oct 30, 2001, 1:42:56 PM10/30/01
to

"elisabteh" <elis...@wanadoo.fr> wrote in message
news:9rmh1a$dc8$1...@wanadoo.fr...

> saluton
> mi deziras tajpi per komputilo longan tekston, sed mia komputilo ne povas
> tajpi la akcentojn sur G aù J, gxi nur uzas latinajn literojn. Cxu ekzitas
> metodon ?
> dankon
>
saluton Elisabeth, mi vidas en la proprajxoj de via mesagxo, ke vi uzas
Outlook Express, do mi supozas ke vi havas Windows kiel komputilan sistemon,
kaj eble Word por tajpi longan tekston -- se via komputilo ne montras
supersignitajn literojn, necesas aldoni tian eblecon en Windows, cxe
'Settings', 'Control Panel', 'Regional Options', kaj aldoni fremdlingvajn
alfabetojn. Se necese, vi povas trovi unikodajn litertiparojn cxe la TTT-ejo
de Microsoft. La dua sxtupo estas selekti tiujn specialajn literojn en Word
per 'Insertion', 'Caracteres speciaux' - Word montros al vi liter-tabelon de
la koncerna litertiparo (ekz. Arial) - la bezonataj literoj trovigxas en
Unikoda alfabeto - Latin etendita-A, kaj vi povos kopii ilin al via teksto.
Nu, kuragxon !
dominik
http://www.mylenium.free.fr
+


Gerard van der HORST

unread,
Oct 30, 2001, 3:04:00 PM10/30/01
to
Supozeble ankau en la franca versio de WORD oni povas ankau ecx difini klavojn por rekte entajpi la E-diakritojn, ekz. ALT-C estas c
kun supersigno, ktp.
Salutojn de Gerardo.

"dominik cornice" <espe...@online.fr> skribis en news:3bdef4da$0$858$626a...@news.free.fr...


>
> "elisabteh" <elis...@wanadoo.fr> wrote in message
> news:9rmh1a$dc8$1...@wanadoo.fr...
> > saluton
> > mi deziras tajpi per komputilo longan tekston, sed mia komputilo ne povas

> > tajpi la akcentojn sur G aů J, gxi nur uzas latinajn literojn. Cxu ekzitas

Dario

unread,
Oct 30, 2001, 4:03:09 PM10/30/01
to
Estimata Elisabeth:

Versxajne vi uzas Windows kaj Outlook Express. Se estas tiel, la afero estas tre
facila: bonvolu viziti la bonegan retpagxon de Bertilo Wennergren pri uzo de
E-literoj en jena retadreso:

http://www.concinnity.se/bertilow/html/vindozo_unikodo.htm

(parto de la retpagxaro:
http://www.concinnity.se/bertilow/index.htm )

Krome, vi povas kontakti kun alia franca membr(in)o de soc.culture.esperanto,
Mireille Corobu, kiu estas granda spertulino pri uzo de E-literoj en komputilo.
Sxi nuntempe libertempas, sed post unu semajno sxi revenos al sia hejmo.
Intertempe vi povas sendi mesagxon al sxia retadreso:
<cor...@hotmail.com>

Dario Rodriguez


Federico Zenith

unread,
Oct 30, 2001, 5:43:55 PM10/30/01
to
Cxu, cxu?
Cxu vi volas ekflammiliti pri X- kaj H-sistemoj?

:-)))))

Amike,
-Federico

"michael farris" <m...@amu.edu.pl> ha scritto nel messaggio
news:3BDEE394...@amu.edu.pl...

Brion L. VIBBER

unread,
Oct 30, 2001, 10:14:10 PM10/30/01
to
De gudkente michael farris skribte:

> elisabteh wrote:
> > mi deziras tajpi per komputilo longan tekston, sed mia komputilo ne povas
> > tajpi la akcentojn sur G a?J, gxi nur uzas latinajn literojn. Cxu ekzitas

> > metodon ?
>
> Jes, ekzistas metodo, kiu tre, tre faciligas skribadon en esperanto,
> uzu 'h' anstatau ^ (kun - inter kombinajhoj potenciale konfuzigaj
> ekz. flug-haveno, ne-uzo ktp) . Tio propono eble chi tie ne estos
> populara. Tro facila (esperantistoj terure shatas komplikigi la
> aferon).

Tre simpla ja, sed ne trafas tiun celon, kiun la afishinto pridemandis.

Je tiu celo servas Windows-uzantojn la programo Ek -- http://www.esperanto.mv.ru/Ek/

-- brion vibber (brion @ pobox.com)

michael farris

unread,
Oct 31, 2001, 9:58:32 AM10/31/01
to

"Brion L. VIBBER" wrote:
>
> De gudkente michael farris skribte:
> > elisabteh wrote:
> > > mi deziras tajpi per komputilo longan tekston, sed mia komputilo ne povas
> > > tajpi la akcentojn sur G a?J, gxi nur uzas latinajn literojn. Cxu ekzitas
> > > metodon ?
> >
> > Jes, ekzistas metodo, kiu tre, tre faciligas skribadon en esperanto,
> > uzu 'h' anstatau ^ (kun - inter kombinajhoj potenciale konfuzigaj
> > ekz. flug-haveno, ne-uzo ktp) . Tio propono eble chi tie ne estos
> > populara. Tro facila (esperantistoj terure shatas komplikigi la
> > aferon).
>
> Tre simpla ja, sed ne trafas tiun celon, kiun la afishinto pridemandis.

Chu ne? Ghi demandis pri metodo por skribi e-on komputile. Mia
propono ja facilas komputile.

-amike
michael farris

michael farris

unread,
Oct 31, 2001, 9:59:09 AM10/31/01
to

Federico Zenith wrote:
>
> Cxu, cxu?
> Cxu vi volas ekflammiliti pri X- kaj H-sistemoj?
>

ne


-amike
Michael Farris

Federico Zenith

unread,
Oct 31, 2001, 5:18:25 PM10/31/01
to
"michael farris" <m...@amu.edu.pl> ha scritto nel messaggio
news:3BE01198...@amu.edu.pl...

Bonvolu relegi la unuan tekston.
Sxi petis pri sistemo por skribi la esperantajn akcentojn.
(la titlo de la afisxo estas, flanke, 'akcentoj')
Vi tute rajtas opinii ke la e-akcentoj estas komplikanta frenezajxo, mi
rajtas, kun multoj aliaj, opinii ke la sistemo unu sono=unu litero estas pli
grava ol iuj (etaj) problemoj en komputila tajpado.

amike,
-Federico


michael farris

unread,
Nov 3, 2001, 12:04:26 PM11/3/01
to

Federico Zenith wrote:

> Bonvolu relegi la unuan tekston.
> Sxi petis pri sistemo por skribi la esperantajn akcentojn.
> (la titlo de la afisxo estas, flanke, 'akcentoj')
> Vi tute rajtas opinii ke la e-akcentoj estas komplikanta frenezajxo

Jes, mi rajtas tiel opinii, sed mi ne opinias tiel.
Mi opinias, ke la 'ho' kaj 'x' estas metodoj por skribi la
'akcentojn' (ne-askiaj literoj) de esperanto, mi trovas la metodon
kun ho la plej facila.

mi
> rajtas, kun multoj aliaj, opinii ke la sistemo unu sono=unu litero estas pli
> grava

Kial? Mi ofte legis, ke tio (unu-sono-unu-litera skribado estas
grava afero kaj granda avantagho de esperanto, sed mi ne memoras
legi kial tio estas plej grava ol aliaj specoj de fonemema skribado.

ol iuj (etaj) problemoj en komputila tajpado.
>

etaj? vi ja estas optimisticho ...


-amike
mike farris

Arnold VICTOR

unread,
Nov 3, 2001, 9:53:44 PM11/3/01
to
michael farris wrote:

Ekonomio postulas, ke unu litero prezentu unu sonon. Se "u" prezentas
kaj "u" kaj "ux," "u" kaj "ux" efektive kunfandigxas kaj ne plu estas
distingeblaj unu de la alia. Se "h" prezentas (1) sendependan sonon, (2)
kombinfinan indikon de cxapelo super la antuaxa litero, kaj (3)
kombinkomencon de "hx," "h" per si mem ne plu havas klaran signifon.

La Internacia fonetika alfabeto (IPA) havas apartan signon por cxiuj
eblaj sonoj. Ideale artefarita lingvo devas havi apartan literon por
cxiu sono. Esperanto havas 28 sonojn-literojn; do, la 26-litera latina
alfabeto ne tauxgas. Oni rajtas konsideri la forpelon de 4 latinaj
literoj kaj la aldono de ses cxapelitaj literoj desegneraro, sed estas
bezonata almenaux du cxapelitaj literoj; do, ia eraro estas ne grava.

Simile, sonoj-literoj kia "c" kaj "cx" povas prezenti sonojn
ekzistantajn en IPA, ecx se "ts" kaj "tsx" estas pli facile auxdataj kaj
prononcataj laux la kutimoj de naciaj lingvoj de la plejparto de
Esperantistoj, sed tia misprononco ne pruvas desegneraron tie.

--
++=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., ||
||<arvi...@mars.superlink.net> ||
|| ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., ||
||<arvi...@mars.superlink.net> ||
|| ||
||"Wer die Fragen nicht beantwortet, hat die Pruefung ||
||bestanden." Kafka, "Die Pruefung" ||
|| ||
||'Kiu ne respondas al la demandoj, tiu estas ||
||sukcesinta en la ekzameno.' Kafka, "La ekzameno" ||
++=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====++
tos...@aol.com ab...@aol.com
ab...@yahoo.com ab...@hotmail.com ab...@msn.com ab...@sprint.com
ab...@earthlink.com u...@ftc.gov

michael farris

unread,
Nov 4, 2001, 6:00:08 AM11/4/01
to

Arnold VICTOR wrote:
>
> michael farris wrote:
>
> >
> > Federico Zenith wrote:
> >
> >
> >>Bonvolu relegi la unuan tekston.
> >>Sxi petis pri sistemo por skribi la esperantajn akcentojn.
> >>(la titlo de la afisxo estas, flanke, 'akcentoj')
> >>Vi tute rajtas opinii ke la e-akcentoj estas komplikanta frenezajxo
> >>
> >
> > Jes, mi rajtas tiel opinii, sed mi ne opinias tiel.
> > Mi opinias, ke la 'ho' kaj 'x' estas metodoj por skribi la
> > 'akcentojn' (ne-askiaj literoj) de esperanto, mi trovas la metodon
> > kun ho la plej facila.
> >
> > mi
> >
> >>rajtas, kun multoj aliaj, opinii ke la sistemo unu sono=unu litero estas pli
> >>grava
> >>
> >
> > Kial? Mi ofte legis, ke tio (unu-sono-unu-litera skribado estas
> > grava afero kaj granda avantagho de esperanto, sed mi ne memoras
> > legi kial tio estas plej grava ol aliaj specoj de fonemema skribado.
> >
> > ol iuj (etaj) problemoj en komputila tajpado.
> >
> >
> > etaj? vi ja estas optimisticho ...
> >
>
> Ekonomio postulas, ke unu litero prezentu unu sonon.


Do vi diras, ke esperanton ekonomio?

Se "u" prezentas
> kaj "u" kaj "ux," "u" kaj "ux" efektive kunfandigxas kaj ne plu estas
> distingeblaj unu de la alia. Se "h" prezentas (1) sendependan sonon, (2)
> kombinfinan indikon de cxapelo super la antuaxa litero, kaj (3)
> kombinkomencon de "hx," "h" per si mem ne plu havas klaran signifon.

En la reala mondo, aferoj ofte ne havas klarajn signifojn. Uzo de ho
(kun -, au ' por distingi dubig-eblajhojn, ekz. flug-haveno, ne-uzo)
estas sufiche klara por mi.

> La Internacia fonetika alfabeto (IPA) havas apartan signon por cxiuj
> eblaj sonoj.

Ne. Tio estas mito.

Ideale artefarita lingvo devas havi apartan literon por
> cxiu sono. Esperanto havas 28 sonojn-literojn; do, la 26-litera latina
> alfabeto ne tauxgas.

Sed la sonaro de eo ighis dudeksepa (neniu el la plej bonaj
parolantoj, kiujn mi audis paroli distingigis bone h kaj h^.

Oni rajtas konsideri la forpelon de 4 latinaj
> literoj kaj la aldono de ses cxapelitaj literoj desegneraro, sed estas
> bezonata almenaux du cxapelitaj literoj

kiuj?

; do, ia eraro estas ne grava.
>

Mi ne interesas speciale pri desegnaj aferoj. Mi interesas pri
skrib-facileco (kaj tenologia facileco).

-amike
michael farris

Federico Zenith

unread,
Nov 3, 2001, 5:22:16 PM11/3/01
to
"michael farris" <m...@amu.edu.pl> ha scritto nel messaggio
news:3BE4239A...@amu.edu.pl...
> [...]

> Mi opinias, ke la 'ho' kaj 'x' estas metodoj por skribi la
> 'akcentojn' (ne-askiaj literoj) de esperanto, mi trovas la metodon
> kun ho la plej facila.

Tion vi rajtas. Sed mi opinias ke la h-metodo estas pli tradicia ol fakte
pli simpla. La x-metodo ne donas iajn ajn miskomprenojn; kvankam la
h-sistemo tute ne kauxzas ilin je signifa kvanto, gxi estas ja (multe ete)
iomete malpli facila (flughaveno ktp.). Eble Zamenhof pensis pri la angla
'sh'-sono kaj opiniis ke ho estus la plej bona litero, sed li ne havis
komputilojn.
Skribmasxinoj estis cxio, je kio oni necesis anstatauxan sistemon tiamtempe.
Je komputiloj, la bezono de pura unusignifo estas pli grava: Esperanto estas
ja facila, sed oni ne povas instrui sian masxinon pri gxi... se mi havas
esperantan tekston skribita per x-sistemo, mi povas fari simplan programeton
por sxangxi cxiujn literojn sekvatajn de x al unikodaj aux latin-3aj kodoj.
Tiun mi ne povus fari je h-sistemo, cxar mi dovus do aldoni liston da
'flughaveno'-vortoj. Kaj, cxar la vortfarado esperante estas libera, tia
listo estus teorie nefinonta.

Sed vere gxi estas senvalora problemo, krom en cxi tiaj novajxgrupoj, sed
cxi tie cxiuj scipovas esperanton kaj komputila ellaborado ne farigxas je
niaj tektetoj; en la TTT oni povus ja uzi unikodon, kaj cxiuj estos
felicxaj, cxu ne? :-)

> Kial? Mi ofte legis, ke tio (unu-sono-unu-litera skribado estas
> grava afero kaj granda avantagho de esperanto, sed mi ne memoras
> legi kial tio estas plej grava ol aliaj specoj de fonemema skribado.

Mi kredas, ke tiuj kiuj opinias la unu-sono-unu-literan skribadon grava,
havas malegalajn kialojn pro tio. Mi opinias ke lingvo sen esceptoj estas ne
jxus facila kaj rapide lernebla, sed ankaux tre 'matematike' eleganta; iel,
demonstro de inteligento kaj lingvoingxeniereco. Ne havi tian sistemon estus
havi pli malfacilan sistemon, kaj gxi estus ankaux malbela.
(Flanke) Mi devus komenci respondi al tiuj kiuj al mi diras, ke esperanto ne
estas vera lingvo cxar gxi estas planita, ke ilia diro estas tia, kia la
opinio de prahomoj logxintaj en acxaj kabanoj el koto, tiam ili vidis je la
unua fojo grandan grekan templon: "ne, tio ne estas vera konstruajxo... ne
estas natura... estas tute acxe matematika!"
;-)

> > ol iuj (etaj) problemoj en komputila tajpado.
>
> etaj? vi ja estas optimisticho ...

Optimistoj propulsas la mondon. Tio klarigas multajn aferojn. :-)))))

amike,
-Federico
--
_______________________________
|Kial cxiuj gxeneraligas cxiam?
|http://www.federicozenith.net
|

Arnold VICTOR

unread,
Nov 4, 2001, 9:24:38 PM11/4/01
to
michael farris wrote:

>
> Arnold VICTOR wrote:
>
>>michael farris wrote:
>>
>>
>>>Federico Zenith wrote:
>>>
>>>
>>>
>>>>Bonvolu relegi la unuan tekston.
>>>>Sxi petis pri sistemo por skribi la esperantajn akcentojn.
>>>>(la titlo de la afisxo estas, flanke, 'akcentoj')
>>>>Vi tute rajtas opinii ke la e-akcentoj estas komplikanta frenezajxo
>>>>
>>>>
>>>Jes, mi rajtas tiel opinii, sed mi ne opinias tiel.
>>>Mi opinias, ke la 'ho' kaj 'x' estas metodoj por skribi la
>>>'akcentojn' (ne-askiaj literoj) de esperanto, mi trovas la metodon
>>>kun ho la plej facila.
>>>
>>> mi
>>>
>>>
>>>>rajtas, kun multoj aliaj, opinii ke la sistemo unu sono=unu litero estas pli
>>>>grava
>>>>
>>>>
>>>Kial? Mi ofte legis, ke tio (unu-sono-unu-litera skribado estas
>>>grava afero kaj granda avantagho de esperanto, sed mi ne memoras
>>>legi kial tio estas plej grava ol aliaj specoj de fonemema skribado.
>>>
>>>ol iuj (etaj) problemoj en komputila tajpado.
>>>
>>>
>>>etaj? vi ja estas optimisticho ...
>>>
>>>
>>Ekonomio postulas, ke unu litero prezentu unu sonon.
>>
>
>
> Do vi diras, ke esperanton ekonomio?


Mi diras, ke Esperanto obeas al la postulo por ekonomio: la prezento de
unu sono per unu litero kaj de unu litero per unu sono.


>
> Se "u" prezentas
>
>>kaj "u" kaj "ux," "u" kaj "ux" efektive kunfandigxas kaj ne plu estas
>>distingeblaj unu de la alia. Se "h" prezentas (1) sendependan sonon, (2)
>>kombinfinan indikon de cxapelo super la antuaxa litero, kaj (3)
>>kombinkomencon de "hx," "h" per si mem ne plu havas klaran signifon.
>>
>
> En la reala mondo, aferoj ofte ne havas klarajn signifojn. Uzo de ho
> (kun -, au ' por distingi dubig-eblajhojn, ekz. flug-haveno, ne-uzo)
> estas sufiche klara por mi.


Vi ne estas la ideala kliento por artefarita lingvo. Esperanto celas al
pli postulema lernanto, kiu trovas malfacile lerneblaj la
kontrauxdirojn, kiujn vi toleras. CXu tute klara, senescepta literumado
konfuzigas vin?


>
>
>>La Internacia fonetika alfabeto (IPA) havas apartan signon por cxiuj
>>eblaj sonoj.
>>
>
> Ne. Tio estas mito.


Mi revortigu: IPA havas grandegan kvanton de signoj por multaj sonoj. La
desegnanto de lingvo trovus tie pli ol suficxe da signoj, cxapelitaj
literoj, kromliteroj, k. t. p., por sia lingvo. La latina alfabeto estas
malsuficxa por cxiuj lingvoj al mi konataj.


>
>> Ideale artefarita lingvo devas havi apartan literon por
>>
>>cxiu sono. Esperanto havas 28 sonojn-literojn; do, la 26-litera latina
>>alfabeto ne tauxgas.
>>
>
> Sed la sonaro de eo ighis dudeksepa (neniu el la plej bonaj
> parolantoj, kiujn mi audis paroli distingigis bone h kaj h^.


CXiuj denaskaj germanlingvanoj faras tiun distingon senpense. Mi konas
multajn Esperantistojn, kiuj trovas la distingon facila kaj faras gxin
tute klare. Mi supozas vian sperton malsuficxe largxa. Mi ne rezignas
pri la dudekoka.


>
>>Oni rajtas konsideri la forpelon de 4 latinaj
>>
>>literoj kaj la aldono de ses cxapelitaj literoj desegneraro, sed estas
>>bezonata almenaux du cxapelitaj literoj
>>
>
> kiuj?
>


Matematike, estas nur 26 literoj en la latina alfabeto, du literoj
malsuficxaj por Esperanto. Ecx se Esperanto utiligis cxiujn latinajn
literojn, mankus du literoj, por kiuj necesus cxapelita prezentado aux
io ekster la latina alfabeto. Mi pensas pri diversaj proponoj por
reformi la Esperantan alfabeton per plena utiligo de la latina alfabeto.


>
>
> Mi ne interesas speciale pri desegnaj aferoj. Mi interesas pri
> skrib-facileco (kaj tenologia facileco).
>

CXapelita Esperanto havas la saman skribfacilecon kiom havas la franca,
la litova, la cxehxa, la portugala, k. t. p., per utf-8 (unikodo). Sole
la angla kaj la nuntempa nederlanda estas sen supersignoj; pro manko de
literoj en la alfabeto, la literumado de la anglaj sonoj estas tre
malfacila. Esperanto estas perfekte prononcebla per sia literumado,
grava afero en lingvolernado. Kio estas "teknologia facileco" rilate
lingvon?

konkordo

unread,
Nov 6, 2001, 2:55:05 AM11/6/01
to
Arnold VICTOR wrote in message...

>
>Vi ne estas la ideala kliento por artefarita lingvo. Esperanto celas al
>pli postulema lernanto, kiu trovas malfacile lerneblaj la
>kontrauxdirojn, kiujn vi toleras. CXu tute klara, senescepta literumado
>konfuzigas vin?


Lau mia sperto, neniu nova lernanto de Esperanto (per komputilo) trovas
malfacila la kombinojn 'ch', 'gh', 'jh'...

Skribado kun iksoj estas netolerebla reformo. Ghi estis elpensita antau
nelonge kaj ne estas permesata de la Fundamento.

Kaj finfine, skribado 'CXu' estas tre malbela. Multe pli nature kaj bele
aspektas 'Chu'.

Nikolao


Federico Zenith

unread,
Nov 6, 2001, 1:18:47 PM11/6/01
to
"Arnold VICTOR" <arvi...@mars.superlink.net> ha scritto nel messaggio
news:3BE5F86...@mars.superlink.net...
> [...] Sole la angla kaj la nuntempa nederlanda estas sen supersignoj;
[...]

Mi ne konas la nederlandan, sed iuj vortoj en la angla havas supersignojn,
kiel naďve, débâcle ktp. Eble gxi ne pravas en la usona angla, se mi estas
preskaux certa pri la brita versio.

Aux cxu ankaux ne-supersignataj versioj akceptigxas, flanke de la aliaj?

Donald J. HARLOW

unread,
Nov 6, 2001, 1:30:59 PM11/6/01
to
Je 07.18 ptm 2001.11.06 +0100, Federico Zenith skribis

>"Arnold VICTOR" <arvi...@mars.superlink.net> ha scritto nel messaggio
>news:3BE5F86...@mars.superlink.net...
> > [...] Sole la angla kaj la nuntempa nederlanda estas sen supersignoj;
>[...]
>
>Mi ne konas la nederlandan, sed iuj vortoj en la angla havas supersignojn,
>kiel naďve, débâcle ktp. Eble gxi ne pravas en la usona angla, se mi estas
>preskaux certa pri la brita versio.
>
>Aux cxu ankaux ne-supersignataj versioj akceptigxas, flanke de la aliaj?

Gxenerale, bonaj literaturajxoj aperigas tiujn supersignojn, ankaux en la
usona angla lingvo; mi memoras mian surprizon, kiam en fantasto de Barbara
Hambly mi renkontis la vorton "me'le'e" kun du supersignoj.

Ordinaraj homoj kompreneble ne uzas ilin (kaj ecx ne scias pri iliaj
ekzistoj), kaj gxenerale ili havas nur historian valoron, kaj ne kontribuas
ion al kompreno de la elparolo de la vorto (kvankam sen tiuj du supersignoj
"melee" devus, laux la ordinaraj legxoj de la angla, esti elparolata tute
alie -- ME-li aux eble me-LI anstataux MEJ-lej aux mej-LEJ (*) -- sed, kiel
cxiuj scias, la ordinaraj legxoj pri elparolado en la angla estas cxiukaze
konfuzegaj). La sola vorto, en kiu oni _devus_ uzi super- (fakte, sub-)
signon estas "fac,ade", kie sen la cedilo la elparolu estus tute erara,
cxar 'c' antaux 'a' estas en neniu alia loko, laux mia kompreno, elparolata
kiel 's' kaj ne kiel 'k'.

---

(*) Evidente, "me'le'e" gxuste elparolata estas tamen konfuzebla kun
"Malay" gxuste elparolata ...


-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

Branćetoj nudaj
Antaý ćiel' lazura
Lunon aĽuras.

Se vi serćas...
Novelojn, http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Noveloj/
Poemojn, http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Poezio/
Recenzojn, http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/

Federico Zenith

unread,
Nov 6, 2001, 2:07:59 PM11/6/01
to
"konkordo" <konk...@rdven.lv> ha scritto nel messaggio
news:GMDEG...@racoon.riga.lv...

> Lau mia sperto, neniu nova lernanto de Esperanto (per komputilo) trovas
> malfacila la kombinojn 'ch', 'gh', 'jh'...
>
> Skribado kun iksoj estas netolerebla reformo.

Netoreleblaj estas cXi tiuj talebanemaj argumentoj. Mi skribas kiel mi
sXatas, cXu?
AuX cXu vi havas problemojn, kompreni pli _simplan_ sistemon?
La x-sistemo, kontrauxe de la h-sistemo, ne kauxzas (pli: ne POVAS kauxzi)
iajn miskomprenojn, kaj tauxgas pli bone en la komputila mondo.
Kontrauxe de vi, mi cxiuokaze defendas vian rajton uzi h-sistemon.

> Ghi estis elpensita antau
> nelonge kaj ne estas permesata de la Fundamento.

MI NE POVUS MALPLI PENSI PRI GXI.
La fundamento estas formulita antaux unu jarcento, en mondo sen komputiloj,
sen komputilaj tekstellaboriloj, kaj plejgrave gxi ne estas iel ia sankta
libro! (flanke mi estas ateisto, kaj deprincipe kontraux sanktaj tekstoj)
Mi sxatas esperanton precipe cxar gxi estas lingvo, kiu trudas uzi cerbon,
trudas ne pensi per antauxkonstruitaj frazoj sed malfermi sian intelekton al
aliaj manieroj de paroli, cxar cxio, kio sekvas la bazaj reguloj, eblas.

Fari cxion, kiun la fundamento priskribas, estas "fundamentismo". Mi
konsideras ja la fundamenton tre grava afero, sed mi ne blinde sekvas gxin
(nenion mi sekvas blinde, vere): se mi trovas pli bonan sistemon, mi uzas
gxin, laux la kondicxo ke gxi ne devas kauxzi pli da problemoj ol da solvoj.

> Kaj finfine, skribado 'CXu' estas tre malbela. Multe pli nature kaj bele
> aspektas 'Chu'.

Tio diras pli pri vi ol pri skribsistemoj.

Italo, Galileo Galilei, diris antaux longe, ke la jugxoj de maljunuloj estas
respektindaj, cxar ili havas multan sperton; kaj do, la novigaj jugxoj estas
ecx pli respektindaj, cxar ili venas de pli maljuna homaro, kiu havas pli da
sperto.

Xavier Godivier

unread,
Nov 6, 2001, 4:06:44 PM11/6/01
to

Oni ne skribu "CXu" sed "Cxu"...
Kaj kompreneble "Cxu" estas ege pli bela ol "CHu" :-)

Pli serioze "Beleco" kaj "Natureco" estas tute sujektivaj aferoj...
X estas ofta en diversaj lingvoj: la kataluna, la euxska, la franca,...
Cxu do tiuj lingvoj malbelas?
Cxu mia nomo "Xavier" malbelas pro gxia "X"?

<<Je peux ici écrire deux trois mots qui montrent aux lecteurs que
le français utilise de nombreux "x". >>

traduko:
Mi povas tie skribi du tri vortojn kiuj montras al la legantoj
ke la franca uzas multajn "x".

(Notu ke estas 4 "x" en la franca teksto, neniu en la traduko)

Sed jen du seriozaj avantagxoj de X pri kiuj mi malofte auxdis:

- Oni povas vidi "X" kiel du supersignoj "v" kaj "^" unu sur la alia,
aux ankaux unu post la alia: "><" do "Cx" kaj "Ux" grafike tre similas
al C^ kaj "U~" aux al "C>" kaj "U<"
Kontrauxe "h" neniel aspektas kiel supersigno...

Kaj tio ne estas subjekta sento sed konkreta grafika fakto!
Pro tio ecx se oni ne konscias pri tio, kiam oni vidas Cx
oni pli facile pensas pri C^ ol kiam oni vidas Ch.

- Kiam Zamenhof rekomendis la H-sistemon li pensis ke tio estus nur
malofte uzita, ne amase. Per troa uzado H endangxerigus la veran
Esperanton kaj kondutus al reformon de Esperanto por tute
eviti uzon de la supersignoj, kaj tio estus evidente
kontraux-fundamenta.

Pro tio ecx cxeestante en la fundamento, la H-sitemo aperas pli
kontraux-fundamenta ol la X-metodo kiu estas klare NUR krom-metodo
por skribi Esperanton kaj neniam estis pensita por reformo de
Esperanto, kiel estis la kazo por la H-sitemo kiun uzas la fi-famaj
idistoj... Per uzo de X oni dauxre evitas reformon de Esperanto
pri la supersignoj.

-Ekzistas tamen evidenta malavantagxo de X: gxi aspektas malpli
komprenebla por personoj kiuj neniam lernis Esperanton. Pro tio
estas rekomendinda uzi la H-metodon en tekstoj kiuj povus estis
legitaj de ne-esperantistoj. Pro tio mi skribas H-e de tempo al tempo.

Sed tio tute ne endas en novajxgrupo kiel sce aux en esperantistaj
dissendolistoj en kiuj partoprenas nur Esperantistoj. Kion venus
fari ne-esperantisto en medio kiu uzas lingvon ne konata de li?

Nun por trovi informon pri Esperanto la TTT ege pli konvenas,
ekzistas pagxoj en multaj lingvoj kaj simpla adreso por atingi
cxiujn ilin: http://esperanto.net
Kaj plie en la TTT eblas uzi unikodon kaj do niajn karajn
supersignojn...

Do finfine H-umu kaj lasu nin iksumi kaj unikodumi trankvile :-)

Ikse :-p

Zav'

==============================
http://esperanto-panorama.net
==============================

Arnold VICTOR

unread,
Nov 6, 2001, 10:45:14 PM11/6/01
to
Federico Zenith wrote:

> "Arnold VICTOR" <arvi...@mars.superlink.net> ha scritto nel messaggio
> news:3BE5F86...@mars.superlink.net...
>
>>[...] Sole la angla kaj la nuntempa nederlanda estas sen supersignoj;
>>
> [...]
>
> Mi ne konas la nederlandan, sed iuj vortoj en la angla havas supersignojn,

> kiel naïve, débâcle ktp. Eble gxi ne pravas en la usona angla, se mi estas


> preskaux certa pri la brita versio.
>
> Aux cxu ankaux ne-supersignataj versioj akceptigxas, flanke de la aliaj?
>

Laux mia sperto, la uzo de supersignoj en presitaj usonaj tekstoj cxesis

antaux multaj jaroj. Oni simple presas la koncernajn literojn sen ia
super- aux subsigno. Mi dubas, cxu plu ekzistas suficxe da redaktistoj,
suficxe regantaj la francan, la hispanan, k. t. p., por korekti
supersignitan tekston. Mi memoras tiajn tekstojn el libroj de sur la
librobretoj de miaj geavoj, kaj mi akceptus novajn tiajn, se ili revenus.

Arnold VICTOR

unread,
Nov 6, 2001, 11:13:49 PM11/6/01
to
Federico Zenith wrote:

> "konkordo" <konk...@rdven.lv> ha scritto nel messaggio
> news:GMDEG...@racoon.riga.lv...
>

>

>>Ghi estis elpensita antau
>>nelonge kaj ne estas permesata de la Fundamento.
>>
>
> MI NE POVUS MALPLI PENSI PRI GXI.
> La fundamento estas formulita antaux unu jarcento, en mondo sen komputiloj,
> sen komputilaj tekstellaboriloj, kaj plejgrave gxi ne estas iel ia sankta
> libro! (flanke mi estas ateisto, kaj deprincipe kontraux sanktaj tekstoj)
> Mi sxatas esperanton precipe cxar gxi estas lingvo, kiu trudas uzi cerbon,
> trudas ne pensi per antauxkonstruitaj frazoj sed malfermi sian intelekton al
> aliaj manieroj de paroli, cxar cxio, kio sekvas la bazaj reguloj, eblas.
>
> Fari cxion, kiun la fundamento priskribas, estas "fundamentismo". Mi
> konsideras ja la fundamenton tre grava afero, sed mi ne blinde sekvas gxin
> (nenion mi sekvas blinde, vere): se mi trovas pli bonan sistemon, mi uzas
> gxin, laux la kondicxo ke gxi ne devas kauxzi pli da problemoj ol da solvoj.
>
>

Laux mia kompreno de la Fundamento, "h"-umado estas celita sole al
tipografistoj, al kiuj mankas la Esperante cxapelitaj tiperoj. La rusa kaj

franca teksto uzas preskaux precize tiun vorton, kaj la germana "Druck."
Mi ne regas la polan, sed "drykarna" sxajnas al mi rilata al la
germana. Sole la angla "print" povas esti komprenata pli gxenerale, sed
mi supozas, ke Zamenhof ne konsciis pri cxiuj subtilajxoj de la angla
kaj intencis signifon de "print" kiel en la aliaj lingvoj. Li ne mencias
tajpantojn, al kiuj same mankis cxapelitaj tiperoj. Do, mia konkludo
estas, ke tiu piednoto havas tre limigitan signifon por dumtempa
problemo de malgranda rondo de presistoj.

GXi havas la valoron, ke dumtempaj solvoj por aliaj tiaj problemoj estas
lauxFundamentaj, ekz. por sendi tekstojn interrete. Tie temas ne pri
presado de amaso de teksto, sed sendado de amaso de teksto per rimedoj
sen niaj cxapeloj. La solvo tauxgu por la problemo, kaj "x" pli tauxgas
ol "h" por mia usona, qwerty-a klavaro, sed cxiuj dumtempaj solvoj estas
bonvenaj. La Akademianoj en la interreto utiligas buntan aron de tiaj
dumtempaj solvoj. Kiel diris Akademiano Moon dum la lasta UK, cxiuj tiaj
dumtempaj solvoj estas tiom efemeraj kiom la decido pri la koloro de inko.

La sola lauxFundamenta skribmaniero estas per cxapeloj. Tajpanto per
mantajpilo dum la tuta ekzistodauxro de Esperanto enmetas cxapelojn
permane, kontrolante sian tekston. Estas apenaux iu teksto, verkita per
komputilo, ne presebla aux printebla sen cxapeloj. Sole sendado per
interreto ankoraux estas problemo por kelkaj, sed UTF-8 solvadas
tiun-cxi problemon; mi kuragxigas al cxiuj kapablaj ekutiligu gxin la
plej rapide.

Arnold VICTOR

unread,
Nov 6, 2001, 11:19:20 PM11/6/01
to
Xavier Godivier wrote:

>
> konkordo wrote:
>
>>Arnold VICTOR wrote in message...
>>
>>>Vi ne estas la ideala kliento por artefarita lingvo. Esperanto celas al
>>>pli postulema lernanto, kiu trovas malfacile lerneblaj la
>>>kontrauxdirojn, kiujn vi toleras. CXu tute klara, senescepta literumado
>>>konfuzigas vin?
>>>
>>Lau mia sperto, neniu nova lernanto de Esperanto (per komputilo) trovas
>>malfacila la kombinojn 'ch', 'gh', 'jh'...
>>
>>Skribado kun iksoj estas netolerebla reformo. Ghi estis elpensita antau
>>nelonge kaj ne estas permesata de la Fundamento.
>>
>>Kaj finfine, skribado 'CXu' estas tre malbela. Multe pli nature kaj bele
>>aspektas 'Chu'.
>>
>
> Oni ne skribu "CXu" sed "Cxu"...
> Kaj kompreneble "Cxu" estas ege pli bela ol "CHu" :-)
>
> Pli serioze "Beleco" kaj "Natureco" estas tute sujektivaj aferoj...
> X estas ofta en diversaj lingvoj: la kataluna, la euxska, la franca,...
> Cxu do tiuj lingvoj malbelas?
> Cxu mia nomo "Xavier" malbelas pro gxia "X"?
>


Mi ne komprenas, kiel oni trovas unu literon pli bela ol alia. Ecx se oni

havas suficxe da tempo por tia tempomalsxparo, la trudo al aliaj de ies
jugxado pri tio estas ecx pli ridinda ol la jugxado mem.

konkordo

unread,
Nov 7, 2001, 12:28:52 AM11/7/01
to
Atenton! Arnold Victor estas petata NE legi la suban mesaghon!!! :)
----------------------------------------------------------------------------

Federico Zenith wrote in message...


>>
>> Skribado kun iksoj estas netolerebla reformo.
>
>Netoreleblaj estas cXi tiuj talebanemaj argumentoj. Mi skribas kiel mi
>sXatas, cXu?

Verdire, vi ne tute pravas. Lingvo estas strikte determinita sistemo. Ghi
konsistas el reguloj. Lingvo nature formighinta obeas popolajn kutimojn,
kiuj ighis legho; lingvo artefarita obeas regulojn, kiuj kreis ghia autoro.
La lingvo konsistas ne nur el vortoj kaj gramatiko, sed ankau el ortografio,
kiu estas strikte determinita en chiu lingvo. Ekzemple, oni ne rajtas skribi
ruse per latinaj literoj (kvankam la teksto estos ruslingva, tamen tiu
skribajho estos surogata), kaj oni ne rajtas skribi Esperante per rusaj
literoj. Same oni ne rajtas anstatauigi Esperantan ^ per ia ajn signo,
ekzemple ' au x. Tia teksto estos kvankam Esperanta, tamen skribita per
surogata alfabeto. Vi povas nomi tiujn chi regulojn "talibanemaj", tio tamen
ne shanghas la aferon. Ju pli evoluigita estas lingvo, des pli determinita
ghi estas, des malpli da libereco ghi disponigas al ghiaj uzantoj.


>AuX cXu vi havas problemojn, kompreni pli _simplan_ sistemon?

Ne, mi ne havas problemojn kompreni x-skribajhojn. Mi ne havus problemon
kompreni ech tekston skribitan de dekstre maldekstren, ekzemple:
?en uhc ,etnarepsE ibirks oreinam ageleb neJ
Eble, araboj kaj hebreoj ech ekshatus tian skribmanieron, tamen ghi estos
kontrauregula, chu ne?


>La x-sistemo, kontrauxe de la h-sistemo, ne kauxzas (pli: ne POVAS kauxzi)
>iajn miskomprenojn, kaj tauxgas pli bone en la komputila mondo.

Jes, sed verdire mi pensis, ke Esperanto estas destinita por mondo homa, ne
komputila.


>Kontrauxe de vi, mi cxiuokaze defendas vian rajton uzi h-sistemon.

Memkompreneble, ja h-sistemo estas lauregula! :)


>La fundamento estas formulita antaux unu jarcento, en mondo sen komputiloj,
>sen komputilaj tekstellaboriloj, kaj plejgrave gxi ne estas iel ia sankta
>libro!

Fundamento estas "sankta" libro same, kiel Konstitucio por lando au kiel
shak-reguloj por shako. Shanghu almenau unu shak-regulon, kaj shako jam
estos alia ludo, chu ne? Fundamento estas komune akceptita legharo. Se iu
persono ne obeos unu regulon, alia persono ne obeos alian regulon ktp, kio
restos de la lingvo?


>(flanke mi estas ateisto, kaj deprincipe kontraux sanktaj tekstoj)

Oni povas esti ateisto kaj samtempe akcepti iujn tekstojn kiel "sanktajn"
(ekzemple, tekstoj de Lenin au Mao Zedong estis traktataj kiel sanktaj en
USSR kaj en Chinio). Due, oni povas ne esti ateisto kaj samtempe ne akcepti
iajn ajn sanktajn tekstojn.


>Mi sxatas esperanton precipe cxar gxi estas lingvo, kiu trudas uzi cerbon,
>trudas ne pensi per antauxkonstruitaj frazoj sed malfermi sian intelekton
>al aliaj manieroj de paroli, cxar cxio, kio sekvas la bazaj reguloj, eblas.

Tamen, tamen, tamen... Ne ofendighu, sed Esperanto estas antau chio
_skribata_ lingvo. Ghi havas klare formulitajn regulojn por skribado. Oni ne
rajtas skribi literojn piedojn-supren, ktp. X-skribado estas same
kontrauregula skribado; kaj ech se iu sXatas ghin, tio ne sufichas por ghin
sankcii.


>Fari cxion, kiun la fundamento priskribas, estas "fundamentismo".

Hm... Chu vi hazarde ne stiras auton? Se jes, do chu vi obeas chiujn
trafik-regulojn au vi elektas nur tiujn, kiujn vi sXatas, ignorante
ceterajn? En tiu okazo, mi miras, ke vi ankorau estas viva!
Reguloj de Esperanto estas similaj al la trafik-reguloj. Ili ne estas vere
sanktaj, sed ili ekzistas por nia bono; estas en niaj interesoj obei ilin.

Jen nur unu ekzemplo. Supozu, ke vi deziras trovi Esperantan tekston pri
Chinio. Vi elshutas serch-programon kaj... kion vi devas tajpi en ghia
fenestreto? Tajpi kun ^ tie ne eblas. Vi tajpas: Cxinio kaj ne ricevas
deziratan tekston. Poste vi tajpas: Chinio kaj denove ne trovas kion vi
volas. Kaj nur poste vi ekscias, ke la teksto, kiun vi serchis, estis
enretigita per unikodo, t.e. kun chapeletoj.
Povas okazi multe da aliaj maloportunajhoj, dum esperantistoj uzas diversajn
skrib-manierojn. Kaj finfine, tio donas nenecesan argumenton por oponantoj
de Esperanto.


>> Kaj finfine, skribado 'CXu' estas tre malbela. Multe pli nature kaj bele
>> aspektas 'Chu'.
>
>Tio diras pli pri vi ol pri skribsistemoj.

Dankon pro komplimento.


>Italo, Galileo Galilei, diris antaux longe, ke la jugxoj de maljunuloj
>estas respektindaj, cxar ili havas multan sperton; kaj do,
>la novigaj jugxoj estas ecx pli respektindaj, cxar ili venas
>de pli maljuna homaro, kiu havas pli da sperto.

Mi ne plene komprenis tion... sed ne gravas!

Bonvolu ne ofendighi kontrau mi, Federico! Ne akceptu mian leteron tro
serioze, kvankam ghi estas tre serioza kaj absolute prava. :))

Amike, Nhikholhao ;o)

konkordo

unread,
Nov 7, 2001, 1:20:58 AM11/7/01
to
Arnold VICTOR wrote in message...
>>
>> Oni ne skribu "CXu" sed "Cxu"...
>
>Mi ne komprenas, kiel oni trovas unu literon pli bela ol alia. Ecx se oni
>havas suficxe da tempo por tia tempomalsxparo, la trudo al aliaj de ies
>jugxado pri tio estas ecx pli ridinda ol la jugxado mem.

Neniu litero estas pli bela al alia, sed chiu litero havas sian, de historio
kaj kulturo difinitan, rolon. Litero A estas bela, kiam ghi signifas sonon
[a], sed ghi aspektus malbele, se iu komencus uzi ghin por signifigi [b].
Kaj pri "trudo al aliaj" vi ne pravas, char ni chiuj devas obei regulojn de
artefarita lingvo. "X" anstatau supersigno ne estas permesata; sed "H" estas
permesata. Tio povas plachi au malplachi al vi, sed tio estas "dura lex" de
Esperanto.

Nikolao


konkordo

unread,
Nov 7, 2001, 1:25:18 AM11/7/01
to
Arnold VICTOR wrote in message...
>
>La sola lauxFundamenta skribmaniero estas per cxapeloj.

Lau Zamenhof, ekzistas du alfabetoj de Esperanto: kun chapeloj kaj kun "h".
Tiun lastan alfabeton li mem defendis kaj subtenis:

==========================================

"... Por paralizi la chefan atakon de niaj malamikoj kaj por ebligi la
presadon de tekstoj Esperantaj en chiuj presejoj, ni devas uzadi la jam
longe ekzistantan, sed ghis nun preskau neniam praktike uzitan d u a n
alfabeton de Esperanto, t.e. ni devas uzadi la literon 'h' anstatau la
signeto '^'. Tiu chi maniero de skribado ne estas ia novajho kaj ne bezonas
de ni ian specialan decidon kaj permeson, char ghi jam delonge ekzistas en
la Fundamento de nia lingvo. Sed char ni ne alkutimighis al tiu maniero de
skribado kaj neniu volas fari la komencon, tial mi proponas, ke la Lingva
Komitato faru la sekvantan decidon: 'La Lingva Komitato petas, ke ghis la
plena fortikigho de Esperanto en la mondo la esperantistoj uzadu chiam la
literon 'h' anstatau la signeto '^'."

L.Zamenhof (Plena Verkaro, 07-133)

"La uzado de 'h' anstatau supersigno ne estas io nova, ghi estas jam de
longe permesita en nia lingvo; sed char ghis nun mi mem neniam uzis la
literojn kun 'h' kaj neniu alia esperantisto volis riski fari la komencon,
kaj char tiamaniere la uzado de literoj supersignitaj estis preskau deviga
kaj prezentis grandegan embarason kaj nevenkeblan malhelpon sur chiu pasho,
che la presado de libroj kaj gazetoj, publikigado de Esperantaj tekstoj en
ne-esperantaj gazetoj, telegrafado, mashina skribado k.t.p., tial por doni
kuraghigan ekzemplon, mi decidis, ke chiujn miajn artikolojn kaj librojn mi
publikigados de nun nur per literoj kun 'h'."
"...mi simple konsilas uzadi la literon 'h' tiel same, kiel la germanoj uzas
la literon 'e' anstatau la signeto en la sonoj 'a', 'o', 'u'."

(Plena Verkaro, 06-115)


konkordo

unread,
Nov 7, 2001, 1:33:40 AM11/7/01
to
Xavier Godivier wrote in message...

>
>> Skribado kun iksoj estas netolerebla reformo. Ghi estis elpensita antau
>> nelonge kaj ne estas permesata de la Fundamento.
>>
>> Kaj finfine, skribado 'CXu' estas tre malbela. Multe pli nature kaj bele
>> aspektas 'Chu'.
>
>Oni ne skribu "CXu" sed "Cxu"...

Ghuste! "Cxu" aspektas pli bele.


>Kaj kompreneble "Cxu" estas ege pli bela ol "CHu" :-)

Ankau chi tie vi pravas! Mi neniam skribus "CHu"!


>Pli serioze "Beleco" kaj "Natureco" estas tute sujektivaj aferoj...
>X estas ofta en diversaj lingvoj: la kataluna, la euxska, la franca,...
>Cxu do tiuj lingvoj malbelas?

Mi neniam diris, ke litero "X" estas malbela. Ne! Ghi estas bela! Ghi ech
cheestas en rusa alfabeto! Sed ghia rolo en latin-alfabetaj lingvoj estas
pli-malpli difinita: "X" signifas sonon [ks]. Chiuj scias vortojn "sex,
unix, max, fax" ktp. Kaj chiuj scias, ke "H" povas signifi supersignon, char
chiuj scias kiel prononci "Richard, Shell, China" ktp. Ni ne povos shanghi
kutimojn de la mondo! Plej saghe estas adaptighi al tiuj kutimoj, kaj
Zamenhof estis bone komprenanta tion.


>Cxu mia nomo "Xavier" malbelas pro gxia "X"?

Ho ne! Kvankam mi ne scias, kiel prononci ghin. Chu [Shav'jEr]?


>Sed jen du seriozaj avantagxoj de X pri kiuj mi malofte auxdis:
>
>- Oni povas vidi "X" kiel du supersignoj "v" kaj "^" unu sur la alia,
>aux ankaux unu post la alia: "><" do "Cx" kaj "Ux" grafike tre similas
>al C^ kaj "U~" aux al "C>" kaj "U<"
>Kontrauxe "h" neniel aspektas kiel supersigno...

Ne gravas! Chiuj konas tiun rolon de "H".


>Do finfine H-umu kaj lasu nin iksumi kaj unikodumi trankvile :-)

Iksumu, iksumu... Finfine, tio ne estas malmorala. Pli gravas esti bona
(bonkora, honesta) esperantisto, kaj ne tro gravas kiel oni skribas. Tio
estas disputo pure _teoria_.


>Ikse :-p

H-iste :-P

Nikolao


Jens Stengaard Larsen

unread,
Nov 7, 2001, 4:59:53 AM11/7/01
to
Federico Zenith:

> "Arnold VICTOR" <arvi...@mars.superlink.net> ha scritto nel messaggio
> news:3BE5F86...@mars.superlink.net...
> > [...] Sole la angla kaj la nuntempa nederlanda estas sen supersignoj;
> [...]
>
> Mi ne konas la nederlandan, sed iuj vortoj en la angla havas supersignojn,

> kiel naïve, débâcle ktp. Eble gxi ne pravas en la usona angla, se mi estas


> preskaux certa pri la brita versio.
>
> Aux cxu ankaux ne-supersignataj versioj akceptigxas, flanke de la aliaj?

Supersignojn uzas la Angla nur en fremdvortoj, same kiel la Gronlanda,
cetere. Kelkaj perdigxis ankaux en normalaj Britaj tekstoj (ekzemple
en <rôle>), dum aliaj restas (<café>, <façade>). La Nederlanda uzas
supersignojn en vortoj kiel <siësta>, <zeeën>, <vóór>, <één> por indiki
silabdividon kaj akcenton.

--
Jens S. Larsen

KAGU:-}

unread,
Nov 7, 2001, 2:30:22 AM11/7/01
to

"Arnold VICTOR" <arvi...@mars.superlink.net> skrev i meddelandet
news:3BE8AE4A...@mars.superlink.net...
Federico Zenith wrote:

> "Arnold VICTOR" <arvi...@mars.superlink.net> ha scritto nel messaggio
> news:3BE5F86...@mars.superlink.net...
>

Arnold skribis:

"Laux mia sperto, la uzo de supersignoj en presitaj usonaj tekstoj cxesis
antaux multaj jaroj. Oni simple presas la koncernajn literojn sen ia
super- aux subsigno. Mi dubas, cxu plu ekzistas suficxe da redaktistoj,
suficxe regantaj la francan, la hispanan, k. t. p., por korekti
supersignitan tekston. Mi memoras tiajn tekstojn el libroj de sur la
librobretoj de miaj geavoj, kaj mi akceptus novajn tiajn, se ili revenus."

----------------------------------------------------------------------------
-------------------------

Chu tio signifas ke oni forigis la literojn "i" kaj "j" au eble la nur la
"supersignojn" de tiuj literoj en la usona alfabeto? (Lau mia opinio tiuj
literoj havas "supersignojn.")

Cetere mi nuntempe opinias, ke fakte ne gravas en kia maniero oni
anstatauigas la supersignojn en la alfabeto de Esperanto kiam temas pri
afishoj al S.C.E.

Kiam temas pri presitaj libroj kaj aliaj presajhoj oni kutime povas presi per
ghustaj literoj. ( La ekzemplero de "la Fundamento de Esperanto" kiun mi
posedas estas presita 1931 kaj ghi estas presita per ghustaj literoj.)

Parentese:
La tuta diskuto pri beleco de unuopaj literoj estas lau mi tiel "infanece
naive" (chu tautologio?) ke ne valoras ech komenti la aferon. ;-)

KaGu:-}

Arnold VICTOR

unread,
Nov 7, 2001, 11:19:39 PM11/7/01
to
KAGU:-} wrote:

> "Arnold VICTOR" <arvi...@mars.superlink.net> skrev i meddelandet
> news:3BE8AE4A...@mars.superlink.net...
> Federico Zenith wrote:
>
>
>>"Arnold VICTOR" <arvi...@mars.superlink.net> ha scritto nel messaggio
>>news:3BE5F86...@mars.superlink.net...
>>
>>
> Arnold skribis:
>
> "Laux mia sperto, la uzo de supersignoj en presitaj usonaj tekstoj cxesis
> antaux multaj jaroj. Oni simple presas la koncernajn literojn sen ia
> super- aux subsigno. Mi dubas, cxu plu ekzistas suficxe da redaktistoj,
> suficxe regantaj la francan, la hispanan, k. t. p., por korekti
> supersignitan tekston. Mi memoras tiajn tekstojn el libroj de sur la
> librobretoj de miaj geavoj, kaj mi akceptus novajn tiajn, se ili
revenus."
>
----------------------------------------------------------------------------
> -------------------------
>

> Ĉu tio signifas ke oni forigis la literojn "i" kaj "j" aŭ eble la nur la
> "supersignojn" de tiuj literoj en la usona alfabeto? (Laŭ mia opinio

tiuj
> literoj havas "supersignojn.")
>

Ne, ili ne havas supersignojn, ĉar estas sole unu versio de "i" kaj "j",
t. e., ne estas litero kun supersigno kaj alia litero sen supersigno.
Kaj "t" ne estas "l" kun meza signo.

Foneme, la supersignitaj literoj estas sendependaj de la
sensupersignitaj literoj. En la skribado per komputilo, temas pri modifo
de sensupersignita litero. Same manskribe.


> Cetere mi nuntempe opinias, ke fakte ne gravas en kia maniero oni

> anstataŭigas la supersignojn en la alfabeto de Esperanto kiam temas pri
> afiŝoj al S.C.E.
>
> Kiam temas pri presitaj libroj kaj aliaj presaĵoj oni kutime povas
presi per
> ĝustaj literoj. ( La ekzemplero de "la Fundamento de Esperanto" kiun mi
> posedas estas presita 1931 kaj ĝi estas presita per ĝustaj literoj.)
>

Se mi ĝuste memoras, plendis al Zamenhof Esperantistoj loĝantaj en
kamparaj lokoj, kie ne eblis presi la kluban bultenon supersigne, kaj
oni justigis al ili fari solvon taŭgan por ilia tipografejo. Tiu solvo
travivas kiel piednoto en la Fundamento, sed tiaj tipografejoj iĝis pli
kaj pli raraj, eĉ kampare. Kelkloke Z. diskutis la problemon sen meti
ion alian en la Fundamenton.

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Nov 8, 2001, 4:50:27 AM11/8/01
to
Arnold VICTOR <arvi...@mars.superlink.net>:

> > Ĉu tio signifas ke oni forigis la literojn "i" kaj "j" aŭ eble la nur
> la
> > "supersignojn" de tiuj literoj en la usona alfabeto? (Laŭ mia opinio
> tiuj
> > literoj havas "supersignojn.")
> >
>
> Ne, ili ne havas supersignojn, ĉar estas sole unu versio de "i" kaj "j",
> t. e., ne estas litero kun supersigno kaj alia litero sen supersigno.

Escepte en la turka, kiu jam kaŭzis komputilan cimon rilate
strcasecmp(s, "ISO-8859-1") en turka lokaĵaro, ĉar majuskla 'i' ne
estas 'I' en la turka, kaj minuskla 'I' ne estas 'i'.

Edmundo

Arnold VICTOR

unread,
Nov 8, 2001, 10:56:42 PM11/8/01
to
Edmund GRIMLEY EVANS wrote:

Ne nur la turka, "ı," "İ," kie la vario inter minuskla kaj majuskla iom

nebuligas la argumenton. La franca, minuskle, havas "i" kaj "î," kiel ĉiuj

lingvoj, kiuj havas cirkumfleksitan "i." La dekomenca demando sole koncernis

eblan punkton-supersignon en la angla alfabeto, kie ne troviĝas

sensupersignita-punktita paro. Mi eĉ ne scias, ĉu la turka havas veran paron

aŭ ne.


--
++=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., ||
||<arvi...@mars.superlink.net> ||
|| ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., ||
||<arvi...@mars.superlink.net> ||
|| ||

||"Wer die Fragen nicht beantwortet, hat die Prüfung ||
||bestanden." Kafka, "Die Prüfung" ||

Pierre Levy

unread,
Nov 9, 2001, 9:16:37 AM11/9/01
to levy...@worldnet.net
Arnold VICTOR <arvi...@mars.superlink.net> :

>KAGU:-} wrote:
>
> > "Arnold VICTOR" <arvi...@mars.superlink.net> skrev i meddelandet
> > news:3BE8AE4A...@mars.superlink.net...
> > Federico Zenith wrote:
> >
> >...
> >
> > =C4=88u tio signifas ke oni forigis la literojn "i" kaj "j" a=C5=AD e=
>ble la nur la
> > "supersignojn" de tiuj literoj en la usona alfabeto? (La=C5=AD mia op=
>inio=20

>tiuj
> > literoj havas "supersignojn.")
> >
>
>Ne, ili ne havas supersignojn, =C4=89ar estas sole unu versio de "i" kaj =
>"j",=20
>t. e., ne estas litero kun supersigno kaj alia litero sen supersigno.=20

>Kaj "t" ne estas "l" kun meza signo.
>
>Foneme, la supersignitaj literoj estas sendependaj de la=20
>sensupersignitaj literoj. En la skribado per komputilo, temas pri modifo =

>
>de sensupersignita litero. Same manskribe.
>
Tiusence, ekzistas neniu supersignita litero en iu ajn alfabeto.
Alivorte la distingo inter supersignita kaj sensupersigna litero estas
plene arbitra. Oni povas imagi tipografian sistemon, en kiu chiu
litero de la esperanta alfabeto havus sian lokon en la klavaro, sed
en kiu la literoj q, w, x kaj y estus haveblaj nur per
kombino de klavoj. Kaj tiam iuj povus grumbli, ke iuj lingvoj havas
tiujn kombinitajn literojn. Kiam oni pensas pri la realaj eblecoj
de moderna teknologio, tiuj artefaritaj problemoj pri alfabeto estas
vere malmodernaj, prahistoriaj.

Amike,
Petro.

Lars Soezueer

unread,
Nov 16, 2001, 6:42:46 AM11/16/01
to
Arnold VICTOR skribis:
> Mi eæ ne scias, æu la turka havas veran paron
> aý ne.

Ne estas mia celo enmiksigxi en la diskuton,
kaj mi ankaux ne komprenas kion vi celas per 'vera paro'.
Sed kiel turko eble mi povas klarigi ion:

Grava trajto en la turka gramatiko estas t.n.
'vokalharmonio'. Tre koncize dirite, gxi difinas
simetrian sistemon el 8 vokaloj, 4 'helaj' kaj
4 korespondaj 'malhelaj'.

La versio de la latina skribo, kiun enkondukis
Mustafa Kemal en la dudekaj jaroj
(jes, Atat"urk mem, cxar li ne kontentis pri la laboro
de lingvistikaj komisionoj) por la turka lingvo
anstataux la araba skribo (kiu neglektas vokalojn),
preskaux perfekte respegulas tiun simetrion:

hela malhela
a e
i sen punkto i
o o kun du punktoj
u u kun du punktoj

(perfekte estus se e anstatauxigxus per a kun du punktoj,
sed jen kompromiso pro belaspekto eble)

La majusklo de i sen punkto (kompreneble ;-)
ankaux ne havas punkton,
dum la majusklo de i kun punkto jes havas punkton.
Eble tio konsistigas viajn 'verajn parojn'.

Do gxusta skribo de la devenurbo de mia patro estas
'Izmir' _kun_ punkto super la I. Same pri 'Istanbul'.

Cxu tio helpas?

Lars

--
Lars S"oz"uer |oficejo:DESY HERA-B konstr.61 cxmb.116
Max-Zelck-Str. 11| Notkestr. 85
D-22459 Hamburg | D-22603 Hamburg
Germanujo | +49-40-8998-4849
+49-40-58917303 | Fakso -4018
ret-posxto: soez...@mail.desy.de
TTT-ejo: http://www.desy.de/~soezueer/index_eo.html
En la VEKejo: Sencay (prononcata Sxengxaj)
ICQ#50186069

Sergio Pokrovskij

unread,
Nov 16, 2001, 7:22:22 AM11/16/01
to
>>>>> "Arnoldo" == Arnold VICTOR skribis:

Arnoldo> Edmund GRIMLEY EVANS wrote:
>> Arnold VICTOR <arvi...@mars.superlink.net>:
>>
>>>> Ĉu tio signifas ke oni forigis la literojn "i" kaj "j" aŭ eble la
>>>> nur
>>> la
>>>
>>>> "supersignojn" de tiuj literoj en la usona alfabeto? (Laŭ mia
>>>> opinio
>>> tiuj
>>>
>>>> literoj havas "supersignojn.")
>>>>
>>>>
>>> Ne, ili ne havas supersignojn, ĉar estas sole unu versio de "i" kaj
>>> "j", t. e., ne estas litero kun supersigno kaj alia litero sen
>>> supersigno.
>> Escepte en la turka, kiu jam kaŭzis komputilan cimon rilate
>> strcasecmp(s, "ISO-8859-1") en turka lokaĵaro, ĉar majuskla 'i' ne
>> estas 'I' en la turka, kaj minuskla 'I' ne estas 'i'.
>>

Arnoldo> Ne nur la turka, "ı," "İ," kie la vario inter minuskla kaj
Arnoldo> majuskla iom nebuligas la argumenton. La franca, minuskle,
Arnoldo> havas "i" kaj "î," kiel ĉiuj lingvoj, kiuj havas
Arnoldo> cirkumfleksitan "i." La dekomenca demando sole koncernis
Arnoldo> eblan punkton-supersignon en la angla alfabeto, kie ne
Arnoldo> troviĝas sensupersignita-punktita paro. Mi eĉ ne scias, ĉu
Arnoldo> la turka havas veran paron aŭ ne.

Mi eble aldonu afiŝon el alia forumo:

,----
| From: see....@no.spam.es (Javier Bezos)
| Subject: Re: [Q] dotlessj.sty and chopped serifs
| Newsgroups: comp.text.tex,comp.fonts
| Date: X-Sent: 112d 22h 45' 53" ago == 2001-07-26 20:29 Thu NSK
| Organization: (No)
|
| Louis Vosloo <sup...@YandY.com> wrote:
|
| > But, seriously why to you need a dotlessj 0xF6BE?
| >
| > The one used in math is in the math fonts.
| >
| > The only accented character that "depends" on dotlessj is jcircumflex,.
| > And fonts for the one lanugage that uses jcircumflex should have the
| > composite character for it ready-made so TeX can properly
| > hyphenate words in that language.
|
| There is a Spanish dialect which sometimes uses \v{j}, \'{j},
| \`{j}, \^{j} and even \t{nj}. Some of these combinations are used
| in tranliterations from cyrillic, too (eg, \v{j} in Abkhaz). So,
| perhaps the dotless j is more frequent than one could expect... :-)
|
| Regards
| ___________________________________________________________
| Javier Bezos | TeX y tipografia
| jbezos at wanadoo dot es | http://perso.wanadoo.es/jbezos/
| ...........................................................
| CervanTeX http://apolo.us.es/CervanTeX/CervanTeX.html
`----

Kaj mi aldonu referencon pri

,----
| ǰ
| unicode-a (Unicode A):
| UCS: 000001F0 (LATIN SMALL LETTER J WITH CARON)
| General Category: Letter, Lowercase
| Canonical Combining Classes: 0
| Bidirectional Category: L
| Character Decomposition: 006A 030C
| Mirror-able: N
| Unicode 1.0 Name: LATIN SMALL LETTER J HACEK
| Title-case = nil
`----

--
Sergio

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Nov 16, 2001, 7:58:40 AM11/16/01
to
Saluton, Lars!

Kiel vi fartas, kaj via familio?

> hela malhela
> a e
> i sen punkto i
> o o kun du punktoj
> u u kun du punktoj

Eblas ankaŭ fari belan bildon, kiu montras la tri binarajn trajtojn,
ĉu ne?

ü-------u
/| /|
i-------ı | <--- ISO-8859-3 estis farita ankaŭ por la turka!
| | | |
| ö---- |-o
|/ |/
e-------a

Edmundo

Marko Rauhamaa

unread,
Nov 16, 2001, 1:39:18 PM11/16/01
to
Lars Soezueer <soez...@mail.desy.de>:

> [la vokaloj de la turka lingvo]


> hela malhela
> a e
> i sen punkto i
> o o kun du punktoj
> u u kun du punktoj

(Estas interese, ke la malantauaj vokaloj sonas "helaj" al
turklingvuloj.)

Ankau la suoma lingvo havas vokalharmonion (sed proksima parenco, la
estona lingvo, ne):

malantauaj neutralaj antauaj

a ?
e
i
o ?
u y

Fonetike kaj e kaj i havas antauan kaj malantauan variajhojn, sed la
diferencoj ne estas fonemaj, kaj oni ne ech konscias pri la variado.

Chiu finajho kaj sufikso en la suoma lingvo au estas neutrala au havas kaj
malantauan kaj antauan variajhon. Do:

hyv? (bona) -> hyv?ss? (en bona), hyvyys (boneco)
tumma (malhela) -> tummassa (en malhela), tummuus (malheleco)


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.nu http://www.pacujo.nu/marko/

Pierre Levy

unread,
Nov 16, 2001, 5:44:39 PM11/16/01
to levy...@worldnet.net
Lars Soezueer <soez...@mail.desy.de> :

>Arnold VICTOR skribis:
>> Mi eæ ne scias, æu la turka havas veran paron
>> aý ne.
>
>Ne estas mia celo enmiksigxi en la diskuton,
..

>
>La majusklo de i sen punkto (kompreneble ;-)
>ankaux ne havas punkton,
>dum la majusklo de i kun punkto jes havas punkton.
>Eble tio konsistigas viajn 'verajn parojn'.
>
>Do gxusta skribo de la devenurbo de mia patro estas
>'Izmir' _kun_ punkto super la I. Same pri 'Istanbul'.
>
>Cxu tio helpas?
>
Miaopinie jes, tio devus helpi. Sed ...
El la vidpunkto de la fetichismo pri mita versio de la latina
alfabeto reduktita strikte al "sensupersigna" usonangla versio, la
turkaj I majuskla kunpunkta kaj minuskla senpunkta estas traktataj
kiel kromaj supersignitaj literoj; char la "sola vera" latina alfabeto
devas havi majusklan I sen punkto kaj minusklan i kunpunkto.

Necesas memorigi, ke la koncerna problemo estas teknike kaduka.

Amike,
Petro.


Arnold VICTOR

unread,
Nov 17, 2001, 1:26:03 AM11/17/01
to
Lars Soezueer wrote:

Jes, dankon. Post kiam mi sendis la antauxan mesagxon, mi kontrolis la

aferon. Temas nur pri la desegno de literoj. La turka perfektigas

malglatajxon en la latina alfabeto: la turka havas du perfektajn parojn,

minusklan kaj majusklan "I" ambaux kun punktoj, kaj minusklan kaj

majusklan "I" ambaux sen punktoj. La latina havas sole minusklan kun punkto

sed majusklan sen punkto.

La punkto (minuskla) ne estas supersigno en la angla, sed gxi ja estas

supersigno, kiam oni forigas la punkton por anstatauxi gxin per alia

supersigno; tiam la baza tiparo de tiaj lingvoj devas havi senpunktan

literon por la diversaj modifoj, kvankam la senpunkta "i" ne havas apartan

rolon en la alfabeto mem.

Estas tiaj supersignaj punktoj ankaux super la pola "z" kaj en kelkaj aliaj

lingvoj.


--
++=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., ||
||<arvi...@mars.superlink.net> ||
|| ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., ||
||<arvi...@mars.superlink.net> ||
|| ||

||"Wer die Fragen nicht beantwortet, hat die Pruefung ||
||bestanden." Kafka, "Die Pruefung" ||
|| ||

Marko Rauhamaa

unread,
Nov 17, 2001, 12:32:53 PM11/17/01
to
Arnold VICTOR <arvi...@mars.superlink.net>:

> La punkto (minuskla) ne estas supersigno en la angla, sed gxi ja estas
> supersigno, kiam oni forigas la punkton por anstatauxi gxin per alia
> supersigno; tiam la baza tiparo de tiaj lingvoj devas havi senpunktan
> literon por la diversaj modifoj, kvankam la senpunkta "i" ne havas
> apartan rolon en la alfabeto mem.

Suomlingvuloj ne pensas pri ? kaj ? kiel supersignitaj a kaj o. Tiuj
estas sendependaj literoj, kiuj venas post z en la alfabeta ordo. Simile
ni ne pensas, ke G estas kromsignita C, kvankam tio estas la origino de
la litero G. Tamen suomlingvuloj ghis antau nelonge pensis, ke W estas
nur kaduka desegnovariajho de V. Do oni vidas la duoblan v-on preskau nur
en familinomoj (Waltari, Wuori, W?is?l?), kaj en telefonkatalogoj oni
ghis antau nelonge traktis tiujn nomojn egale kiel la pli modernajn
formojn (Valtari, Vuori, V?is?l?). Suomlingvuloj ordinare nomas ambau
literformojn "vee" (kiam oni lautlegas internaciajn mallongigojn: "WHO",
"WC", "WTO").

Demando al anglalingvuloj: chu ";" estas supersignita ","? ;-)

Xavier Godivier

unread,
Nov 20, 2001, 2:40:58 PM11/20/01
to

konkordo wrote:
>
> Xavier Godivier wrote in message...
> >

> >Cxu mia nomo "Xavier" malbelas pro gxia "X"?
>
> Ho ne! Kvankam mi ne scias, kiel prononci ghin. Chu [Shav'jEr]?

Estas [Sxabi] en la katala kaj eble ankaux en la euxska laux mia scio.
Sed en la franca estas [gzavje] :-)

>
> >Sed jen du seriozaj avantagxoj de X pri kiuj mi malofte auxdis:
> >
> >- Oni povas vidi "X" kiel du supersignoj "v" kaj "^" unu sur la alia,
> >aux ankaux unu post la alia: "><" do "Cx" kaj "Ux" grafike tre similas
> >al C^ kaj "U~" aux al "C>" kaj "U<"
> >Kontrauxe "h" neniel aspektas kiel supersigno...
>
> Ne gravas! Chiuj konas tiun rolon de "H".
>

Tiuj kiuj lernis Esperanton jes , la aliaj ne, tute same ol por X :-)

> >Do finfine H-umu kaj lasu nin iksumi kaj unikodumi trankvile :-)
>
> Iksumu, iksumu... Finfine, tio ne estas malmorala. Pli gravas esti bona
> (bonkora, honesta) esperantisto, kaj ne tro gravas kiel oni skribas. Tio
> estas disputo pure _teoria_.


Amen! :-)

Zav'

(Diable kial mi do forjxetis la ikson de mia nomo...?)

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Nov 21, 2001, 5:39:13 AM11/21/01
to
Marko Rauhamaa <ma...@lumo.pacujo.nu>:

> Demando al anglalingvuloj: chu ";" estas supersignita ","? ;-)

Ne, ĝi estas ":" kun subsigno. Same kiel la punkto de "j" malaperas en
"ĵ", la punkto en ":" malaperas, kiam oni aldonas ",". Eble.

Edmundo

0 new messages